Kong-Fu-Ce
EPITAFO DE MILITISTO


El sub la neĝo floras la fruaj anemonoj,
kun sia koro ludas infano kaj ekploras;
por ni, loĝantaj ĉe la font-rando de la tero,
sunveno, sunsubiro nun jam egalvaloras.

Kaj ĉiam ree fontas torento el la rokoj,
kaj ĉiam ree Luno virinojn ami logas,
l' aŭtun' eterne rulas siajn melonojn orajn,
kaj grilo-ĉirp' eterne el inter herboj vokas.

Ĉevalon sian multaj per brido firme gvidis,
pri mil bataloj estas blovita for la famo;
kio el heroaĵoj do restas? Tomb' kaduka.
Sur ĝi misherbo kreskas ruĝante kiel flamo.